Vorto: rusa

  1. Rilata al rusoj aŭ ilia etno kaj lando.

    • la rusa lingvo

    • super tiu diverseco pezigis ursan manon rusa Imperio dum tuta centjaro dek-naŭa

    • en palaco loĝis rusa guberniestro

    • sur ĉefa placo brilis oraj turoj de rusa preĝejo

    • por disceligi la koleron de l' popolo, klopodis rusa registaro perfide ĵeti gentojn kontraŭ unu la aliaj

    • pola kaj litva landoj, tiam regataj de rusa caro

  2. (la) lingvo de la rusoj.

    • rekoni tekstojn en la rusa

    • beletraĵoj tradukitaj el la rusa

En aliaj lingvoj

    • Ido: Rusiana, Rusa
    • La angla: Russian
    • La belorusa: расейскі
    • La bulgara: руски
    • La ĉeĥa: ruský
    • La ĉina: 俄 [é]
    • La franca: russe
    • La germana: russisch
    • La hispana: ruso (adj.)
    • La hungara: orosz
    • La kataluna: rus (adj.)
    • La nederlanda: Russisch
    • La okcidentfrisa: Russysk
    • La pola: rosyjski, ruski (pogardliwie lub pot.)
    • La rusa: русский (прил.)
    • La slovaka: ruský
    • Tokipono: pi ma Losi
    • Volapuko: Rusänik