Vorto: runo

  1. Litero, plej ofte gravurita sur ligno, el alfabetoj uzitaj de la ĝermanaj triboj plejparte antaŭ sia kristaniĝo. La origina alfabeto posedas 24 literojn (uzita inter proksimume 100 kaj 750 p.K.), la juna skandinava 16 (800–1050, en limigita uzo ĝis 1700), la angla komence 28, fine 33 literojn (800–1150 p.K.).

    • vikingo postlasis pere de misteraj simboloj jenan surskribon: «La filo de Tholfr Kolbeinn tre alte ĉizis tiujn ĉi runojn»

En aliaj lingvoj

    • La angla: rune
    • La belorusa: руна
    • La ĉeĥa: runa
    • La franca: rune
    • La germana: Rune
    • La hungara: rúna
    • La nederlanda: rune
    • La pola: runa
    • La portugala: runa
    • La rusa: руна
    • La slovaka: runa