Vorto: rulo
-
Cilindra peco de iu el diversaj aranĝaĵoj, funkcianta per rotacio ĉirkaŭ sia akso.
la rulo de tajpilo
la rulo de farbilo
la rulo de fonografo
du ruloj, sur kiuj oni ne povas bone stari
kalandr/i = glad/rul/i: Glatigi tolaĵojn per forta premo helpe de rulo kaj premanta kestego, aŭ inter premcilindroj, kun aŭ sen varmego
romantikaj orgenoj krome havas kresĉendorulon, kiu ebligas alŝalti iom post iom ĉiujn registrojn de la orgeno per rulo aŭ pedalo perpiede
je antaŭelektita horo eksonas muziko mastrumata per stiftrulo
-
Rulado.
dum la ruloj kaj tordoj de la postaj kelkaj minutoj, la teno de Tarzan dekfoje malfirmiĝis, ĝis fine hazarda cirkonstanco de tiuj oftaj kaj variaj movoj donis al li novan dekstramanan fikson
oni rulis Molière // en la neĝo por lin lavi // kaj per tio mem... ĉefverkon // oni tuj sukcesis havi! // «lava rulo» de Molière....
mi rulfalis en nevideblan senfundaĵon
la agoj por atingi tabelelementojn parte estas plenumataj dum la tradukado, kio konsiderinde plirapidigas la rulon de pretaj programoj
li deziris denove vidi certan vicon de datumoj, kaj por ŝpari tempon li restartis la simuladon meze de ĝia rulo
-
Rulaĵo.
tion dirante, la juna knabino donis al la virino malgrandan rulon da monpaperetoj
draŝrulo
antaŭtagmeze lernantoj metis rul-gazonon sur la asfalton
En aliaj lingvoj
- La ĉeĥa: běh, chod, povel k zahájení činnosti
- La franca: rouleau
- La germana: Rolle
- La pola: walec
- La rusa: валик
- La slovaka: bubon, kladka, valček
- La franca: roulement, roulis
- La germana: Ablauf (Programm), Ausführung (Programm)
- La rusa: качение, прокатка
- La franca: rouleau
- La germana: Bündel (Rolle),
- La hungara: tekercs
- La nederlanda: rol
- La pola: rulon, rolka, zwój, szpula
- La rusa: свиток, свёрток, рулон