Vorto: ruli

  1. (transitiva) Antaŭenirigi objekton turnante ĝin ĉirkaŭ ĝi mem.

    • ruli ŝtonon, ŝtipon, barelon antaŭ si

    • ĉiu el la sanktaj insektoj rulis antaŭ si argilan buleton, tra la vojo, al la sabloj

    • tiam mi komencis ruladi min en la delikata libera sablo kaj turnoblovis ĝin alten en formo de grandaj kolonoj, kia danco tio estis!

    • zonu vin per sakaĵo, rulu vin en cindro, funebru kiel pro sola filo, ploru maldolĉe, ĉar subite venos sur nin la pereiganto

    • la maro rulis pezajn ondegojn sur la bordon

    • rozoj floris kaj tritikaj spikoj rulis ondojn da oro

    • la buŝo de l' poetoj pligrandigante rulas tiun agon

  2. (transitiva) Plenumigi komputilan programon.

    • mi rulis tiun teston sur ĉiuj platformoj

    • la programo bone ruliĝas per plej diversaj komputiloj

    • ĝi ne ebligas, ke pli ol unu fremda programo ruliĝu samtempe sur la maŝino

    • por esti vera «libera programo” la fontprogramo devas esti disdonata kun la ruleblaj programoj

En aliaj lingvoj

    • La angla: roll
    • La ĉeĥa: kulit, kutálet, valit
    • La franca: rouler, faire rouler
    • La germana: rollen
    • La hispana: rodar
    • La hungara: görget, gurít
    • La nederlanda: (doen) rollen, wentelen
    • La pola: toczyć, turlać, rolować, obracać
    • La portugala: rolar
    • La rusa: катить, скатать (свиток и т.п.)
    • La slovaka: kotúľať, váľať
    • La angla: run (a program)
    • La franca: exécuter (info.)
    • La germana: ausführen, laufen lassen
    • La hispana: ejecutar
    • La hungara: futtat (programot)
    • La nederlanda: uitvoeren
    • La pola: wykonywać
    • La portugala: rodar
    • La rusa: прогнать (программу)