Vorto: ruino
-
Restaĵo el renversita aŭ disfalinta konstruaĵo aŭ urbo.
sur la monteto alte stariĝas la ruinoj de kastelo
disfali en ruinojn
mi faros la urbojn de Judujo ruinoj, loĝejo de ŝakaloj
ĉi tiu tuta lando fariĝos ruino kaj dezerto
pitoreska ruino de muelejo
sur apenaŭ atingebla altaĵo en la insulo estas ruinoj de kapelo kaj tre antikva kastelo
tie arkeologoj trovis ruinon de antikva urbo kun areo de 12 kvadrataj kilometroj kaj elfosis grandan kvanton da bronzaj, jadaj kaj oraj objektoj
sur unu el tiuj vulkan-ruinoj staras la kastelo
-
(figure) Pereo, detruiteco, senmoneco, senriĉeco.
la mondo falis de la ruino de kredo
tio estus nur prokrasti la ruinon de la ŝtato
sur la ruino de la mongola ŝtataparato prosperis han-genta regno
En aliaj lingvoj
- La angla: ruin
- La belorusa: руіна, разваліна
- La ĉeĥa: rozvalina, ruina, troska, zřícenina
- La franca: ruine
- La germana: Ruine
- La hispana: ruina
- La hungara: rom
- La kataluna: ruïna
- La nederlanda: ruïne
- La portugala: ruína
- La rusa: руина, развалина
- La slovaka: rozvalina, ruina, troska, zrúcanina
- La sveda: ruin
- La germana: Ruin
- La hungara: romlás, tönkremenetel, csőd
- La portugala: ruína