Vorto: rondo
-
Io pli-malpli samforma kiel cirklo.
danci en rondoj
niaj dancrondoj aliformiĝis en funebron
la aranĝo de radoj de veturilo, iliaj aksoj kaj aksingoj kaj radradioj kaj radrondoj, ĉio estis fandita
super ili ŝvebis en grandaj rondoj
ĝi turniĝadis en rondo
la rabistoj sidis en rondo ĉirkaŭ la fajro
la senplumaj birdidoj stariĝas en rondo ĉirkaŭ la rondo de la nesto
sur la herbo malantaŭ la dikaj trunkoj brilis la oraj strioj de la sunaj radioj, sur la tero, en la aleo tremis oraj rondoj kaj rondetoj
magia rondo
karusel' centrifuga rondo
miaj ĝisnunaj provoj ne ampleksis ja ankoraŭ la tutan rondon da diversaj homaj laboroj
-
Ciklo.
la rondo de la festenaj tagoj estis finita
formiĝas rondo da eraroj, kiu kondukas al ĉiam plua malleviĝo
la senĉesa rondo de nasko kaj morto
ĝi ne apartenis al la rondo de liaj pensoj
-
Revena vojo, laŭ kiu iu iras, aparte gardistoj; rundo.
policistoj rondiris sur la stratoj kriegante dulingve «Danĝero! Febrorisko!”
rondvojaĝo
-
Cirklo (linio) aŭ cirklo (surfaco).
-
Aparta aro da homoj, medio, kunvenantaro, societo.
li multe klopodis por favorigi al Esperanto la oficialajn kaj sciencajn rondojn
kuraĝe, ho nia rondo!
tio havas intereson nur por limigita rondo el niaj legantoj
en rondo de piuloj kaj en kunveno
mi havos ĉirkaŭ mi familian rondon
kion havas por fari la pasero en la rondo de la gruoj
ŝi aperis en la rondo de viroj
la kantista rondo de Wartburg
drinkorondoj
Hus akiris subtenon de la tiamaj influaj rondoj
-
Rundo.
la SMS-tekstomesaĝoj, laŭ pluraj analizoj, grave influis elektontojn inter la du voĉdonaj rondoj
antaŭ la unua balotrondo okazis debatoj dissenditaj en radio- kaj televidaj kanaloj
-
raŭndo
En aliaj lingvoj
- La angla: circle
- La belorusa: круг, кола
- La ĉeĥa: kolo, kroužek, kruh, kruhový tvar, okruh, sdružení
- La franca: rond (subst.)
- La germana: Kreis, Rund
- La hungara: kör
- La nederlanda: kring
- La pola: koło, krąg
- La rusa: круг
- La slovaka: kruh, kruhový tvar, okruh, združenie
- La germana: Zyklus, Reihe
- La germana: Runde
- La franca: cercle (de personne)
- La germana: Runde
- La nederlanda: gezelschap
- La pola: koło, kółko, krąg