Vorto: ronda

  1. Havanta formon, kiu similas al tiu de cirklo aŭ sfero.

    • ronda turo, fenestro, tablo, buŝeto

    • ronda pilko, kapo, kuglo

    • via umbiliko estas kiel ronda pokalo

    • la reĝo Arturo kaj la herooj de lia ronda tablo

    • abundaj bukloj ondiĝadis ĉirkaŭ la rondaj ŝultroj

    • bela knabino kun blondaj bukloj, kun ruĝaj rondaj vangoj

    • stranga ronda objekto, tio estis malnova pilko

    • ĉarma milda vizaĝo, kiu estis ronda kaj floris kiel rozo

    • li estis vigla kaj bone nutrita, grasa kaj ronda

    • rondaj kiel ovoj de birdoj

  2. Prezentanta kvanton rigardatan kiel simplan, senmankan.

    • Jes! Jes! — kriadis la grupanoj el ĉiu direkto – ni estu tridekope, tridek estas ronda nombro

En aliaj lingvoj

    • La ĉeĥa: kruhový, okrouhlý
    • La franca: rond (adj.)
    • La germana: rund
    • La hungara: kerek, kör alakú
    • La pola: okrągły
    • La rusa: круглый
    • La slovaka: kruhovitý, okrúhly