Vorto: rompi

  1. (transitiva) Difekti objekton disigante ĝin perforte en du aŭ plurajn pecojn, ĉu per bato, ĉu per puŝo, ĉu per tiro, ĉu per premo.

    • rompi vazon

    • rompi la spegulon

    • rompi la glacion

    • li kuŝis kaj ĝemis, ĉar unu lia piedo estis rompita

    • pli ol unu osto estis rompita

    • virino ĵetis muelŝtonon sur la kapon de Abimeleĥ kaj rompis al li la kranion

    • senĉese riskante rompi al si la kolon, grimpis alten ĝis la supro

    • rompi la murojn inter la popoloj

    • verkistoj daŭrigas rompi al si la kapon per la koncepto «libero”

    • neniu rompos al si la cerbon por eltrovi kaŝitan nomon

    • rompita arkaĵo

    • rompita de la malsano

    • rompi sian vorton , sian sanktan promeson

    • se ni rompos sen ia tre grava bezono tiam la tuta lingvo ruiniĝos

    • fari enrompon en la urbon

    • penetri trarompe en la tendaron

  2. (transitiva) (figure) Interrompi.

    • rompi la silenton

    • rompis la kvieton: ankoraŭ ion mi volas demandi vin

    • rompi la ekvilibron, la pacon

    • rompi la kontinuecon

    • la emocio rompis lian voĉon

    • unusola kontraŭa voto rompis la unuanimecon de la baloto

    • rompi la diplomatiajn rilatojn kun iu regno

    • kiam ili volis fariĝi monaĥoj tie ĉi, ili devis rompi ĉiun rilaton kun sia lando kaj sia familio;

    • kun la tradicio rompi subite per unu fojo estus iom danĝere

    • ne rompi subite kun la kutimoj de aliaj lingvoj

    • la faktoj elokvente rompis tiun opinion

    • verdaj parkoj rompas la unutonecon

    • por fari rompon en tiu alkutimiĝo mi ne vidas ian gravan neceson

  3. (transitiva) (figure) Cedigi, venki.

    • rompi la kontraŭstaron, indiferentecon

    • rompi la ĝisnunan rekordon

    • la malfacilaĵoj de la entrepreno rompis lian kuraĝon

    • ĉiuj ekprovoj de liberiĝo estis rompitaj

    • malgraŭ ĉiuj persekutoj la amo de la popolo por sendependeco restis nerompita

    • mi rompos vian fieran obstinecon

    • rompi la monopolon de la enlandaj entreprenoj

  4. detrui, faligi, frakasi

En aliaj lingvoj

    • La angla: break
    • La belorusa: ламаць, разламываць, трушчыць, раструшчыць, разьбіваць
    • La bulgara: чупя, разбивам, сривам
    • La ĉeĥa: lámat, polámat, porušit, přerušit, rozbít, zlomit, zlámat
    • La franca: casser, rompre
    • La germana: abbrechen, aufbrechen, durchbrechen, zerbrechen
    • La hispana: romper
    • La hungara: tör, összetör
    • La itala: rompere, spezzare (vincere), spaccare (vincere), sfiancare, stroncare
    • La nederlanda: breken
    • La pola: łamać, kruszyć, rozbijać, tłuc, zbić
    • La portugala: romper, quebrar, partir, fraturar, arrebentar
    • La rumana: rupe, sparge, fractura
    • La rusa: ломать, сломать, нарушать, нарушить, разбивать, разбить, портить, испортить, прерывать, прервать
    • La slovaka: pobiť, polámať, porušiť, rozbiť, zlomiť
    • Tokipono: pakala
    • La belorusa: ламаць, парушаць, перапыняць, перарываць
    • La bulgara: прекъсвам, нарушавам
    • La germana: unterbrechen, abbrechen
    • La hungara: megtör (átv.), szakít (átv.), megszakít (átv.)
    • La itala: rompere, spezzare (far cessare), sciogliere (far cessare), infrangere
    • La rusa: прерывать, прервать, разрывать, разорвать, нарушать, нарушить
    • La belorusa: разьбіваць
    • La bulgara: разбивам, прекършвам
    • La germana: brechen
    • La hungara: megtör (átv.)