Vorto: rombo

  1. Egallatera kvarlatero.

    • rombo estas ĉiu kvarlatero, kies diagonaloj estas ortaj kaj kruciĝas ĉe siaj mezoj

    • la tegmento de la viena ĉefstacidomo estas impona: la 14 romboj estas el 7000 tunoj da ŝtalo

  2. Delikatgusta plata romboforma marfiŝo, kies supra makulita flanko laŭkolore adaptiĝas al la grundo, genro el familio pleŭronektedoj (Scophthalmus) kaj aparte la specioj Scophthalmus maximus (sin. Rhombus maximus) kaj Scophthalmus rhombus.

    • ili tuj obeis, kaj nun alportis rombon sur arĝenta telero, kun saŭco sur ĝi

    • Rimarko: Fundamenta Krestomatio nomas la specion Rhombus maximus, angle «turbot», kiun Jonathan Swift tre ŝatis, «pleŭronekto». Vikipedio nomas ĝin laŭ la angla kaj franca «turboto».

En aliaj lingvoj

    • La angla: rhombus
    • La belorusa: ромб
    • La ĉeĥa: kosočtverec, rombus
    • La franca: losange, rhombe (losange)
    • La germana: Rhombus, Raute
    • La hispana: rombo, rombo
    • La hungara: rombusz
    • La kataluna: rombe
    • La nederlanda: ruit
    • La persa: لوزی
    • La pola: romb
    • La portugala: losango, rombo
    • La rusa: ромб
    • La slovaka: kosoštvorec, rombus
    • La angla: turbot
    • La franca: turbot, barbue
    • La germana: Butt, Steinbutt, Glattbutt
    • La hungara: nagy rombuszhal
    • La kataluna: rèmol, tarbot
    • La nederlanda: tarbot
    • La rusa: тюрбо