Vorto: rolo
-
Ĉiu parto de teatra verko, ludata de ĉiu aparta aktoro.
ludi la rolon de Hamleto
Hedwig Reicher ludas la rolon de Ifigenio
-
(figure) Agado, funkcio de iu aŭ io, konsiderata en siaj efikoj.
mi staras antaŭ vi ankoraŭ en rolo oficiala
la sorto donis al mi rolon kvankam tre flatan, tamen samtempe ankaŭ tre ŝarĝan
mi formetas de mi ĉian oficialan rolon
por la rolo de lingvo internacia Esperanto estas nun la sola kandidato
la kutimo ludas gravan rolon en la vivo
ideoj ludontaj gravan rolon en la historio
fi, vi ja ne volos ludi la rolon de erarinta filo?
ambaŭ postenoj estas efektive nur duontempaj, eblas plenumi samtempe du rolojn
En aliaj lingvoj
- La angla: role
- La belorusa: роля
- La ĉeĥa: role, úloha
- La franca: rôle
- La germana: Rolle
- La hispana: rol, papel
- La hungara: szerep
- La itala: ruolo
- La nederlanda: rol
- La portugala: parte (que cada ator desempenha), papel, papel
- La rusa: роль
- La slovaka: rola, úloha
- La hispana: función, cometido
- La portugala: papel