Vorto: roli
-
Surpreni teatran, kinan, fikcian rolon.
membroj studas proksime al la operejo kaj vespere rolas aŭ kantas en operaj prezentadoj
la detektivo, Inspektoro Kramer, rolas nur kiel preteksto por reliefigi la verajn ĉefrolantojn en la romano
-
Partopreni en situacio, agi konforme al iu funkcio.
kial Sud-Ameriko ne rolas pli aktive en Unuiĝintaj Nacioj
pri la kolektiva konduto de homoj tute ne rolas genoj
fekundiga polvo de floroj, kiu rolas kiel planta spermo
en ambaŭ verkoj grave rolas ankaŭ sociaj rilatoj kaj kondiĉoj
En aliaj lingvoj
- La belorusa: граць ролю
- La ĉeĥa: účinkovat
- La franca: jouer un rôle, être impliqué dans
- La germana: eine Rolle spielen
- La hispana: interpretar (un personaje)
- La hungara: szerepel
- La itala: recitare, impersonare, figurare
- La rusa: играть роль
- La slovaka: hrať, vystúpiť (v úlohe), účinkovať
- La angla: play a role
- La germana: agieren (als)