Vorto: rizo

  1. Greno kun blankaj, nutraj semoj, kultivata precipe en Azio; genro el familio poacoj (Oryza).

    • la gvidanto kuiras por li pilafon (ĝi estas preparata el kokina viando kaj rizo) por vespermanĝo

    • li vidis neniam: nek rizon, nek paperon, nek bildojn de homoj, kun pintaj ĉapoj kaj oblikvaj okuloj

    • jen estas faboj, kesto da rizo, tapioko kaj makaronoj

    • grenoj: tritiko, sekalo, hordeo, aveno, rizo, maizo, poligono, spelto, milio

    • bovlo da blanka rizo, parfumita rizo, nudeloj, vermiĉeloj, krespoj, alkoholaĵo

    • terkulturistoj produktas sen uzo de insektmortigilo legomojn, rizon kaj sakeon (rizvinon)

En aliaj lingvoj

    • La angla: rice
    • La belorusa: рыс
    • La bulgara: ориз
    • La ĉeĥa: rýže setá
    • La ĉina: 米 [mǐ]
    • La franca: riz
    • La germana: Reis
    • La hinda: चावल [chāval]
    • La hispana: arroz
    • La hungara: rizs
    • La itala: riso (cereale)
    • La nederlanda: rijst
    • La persa: برنج
    • La pola: ryż
    • La portugala: arroz
    • La rusa: рис
    • La slovaka: ryža (rastlina)
    • La slovena: riž
    • La sveda: ris
    • La turka: pirinç