Vorto: rivero
-
Natura fluanta, iom forta, akvaro enverŝiĝanta en riveregon aŭ en maron.
la suno rebrilas en la klara akvo de la rivero
«Kiel akvo de l' rivero»
-
(figure) Granda kvanto da io fluanta aŭ radianta aŭ simila al antaŭeniranta fluaĵo.
riveroj da larmoj
suno verŝis riverojn da lumo kaj varmego
li englutis riverojn da konjako
homaj riveroj plenigis la stratojn
digi la riveron de la reforma agitado
En aliaj lingvoj
- La angla: river
- La belorusa: рака
- La bulgara: река
- La ĉeĥa: řeka, přen. příval, řeka
- La franca: rivière
- La germana: Fluss
- La hispana: río
- La hungara: folyó
- La indonezia: sungai
- La kataluna: riu
- La nederlanda: rivier
- La persa: رود, رودخانه
- La portugala: rio
- La rusa: река
- La slovaka: rieka
- Volapuko: flum
- La nederlanda: stroom