Vorto: rito
-
Agoj preskribitaj por koncerna okazo de religia aŭ folklora tradicio.
la bapta rito
Rimarko: Ofte oni povas sinonime uzi la vorton «ceremonio», kiu tamen pli akcentas eksteran pompon kaj ofte havas malpli profundajn radikojn en la tradicio, do estas pli facile modifebla.
-
Ŝablona sinteno, blekado, gestado, odorado, per kiu bestoj starigas interrilaton: pariĝon, submetiĝon, manĝopeton....
hienaj hundoj dum renkontoj prezentas specialan salutan ritaron
En aliaj lingvoj
- La angla: rite
- La ĉeĥa: ceremonie, obřad, rituál
- La franca: rite
- La germana: Brauch, Ritual
- La hispana: rito, ritual
- La hungara: rítus, szertartás
- La kataluna: ritu
- La nederlanda: rite, ritus, ritueel
- La portugala: rito
- La rusa: обряд, треба (рел.)
- La slovaka: ceremónia, obrad, rituál, rítus