Vorto: ritmo
-
Perioda melodia reveno de la akcentitaj kaj neakcentitaj tonoj en muzikaĵo.
ritme paŝi
-
Baza principo de versfarado, konsistanta en regula alterno de silaboj akcentaj kaj senakcentaj, aŭ longaj kaj mallongaj; tiu alterno mem.
la ritmo de verso esprimiĝas per la sinsekvo de ĝiaj piedoj
reviviĝinta greko certe aŭskultus malŝate la barbarajn akcentajn ritmojn
En aliaj lingvoj
- La angla: rhythm
- La belorusa: рытм
- La bulgara: ритъм
- La ĉeĥa: básnická stopa, rytmus
- La franca: rythme
- La germana: Rhythmus
- La hispana: ritmo
- La hungara: ritmus
- La kataluna: ritme
- La nederlanda: ritme
- La persa: وزن, ریتم
- La pola: rytm
- La portugala: ritmo
- La rumana: ritm
- La rusa: ритм
- La slovaka: rytmus, tempo
- La sveda: rytm