Vorto: ripo

  1. Ĉiu el la kurbaj ostoj, kiuj ĉirkaŭas la bruston de homo aŭ besto.

    • aŭ kuseno sub ripo, aŭ bato per vipo

    • kaj Dio konstruis el la ripo, kiun li prenis de la homo, virinon

    • unu el ili lasis lin kun tri rompitaj ripoj, elartikigita ŝultro kaj subsangaĵoj

    • mi lasos elŝiri al vi la koron el post la ripoj

    • via propra koro kun timega tremado frapas viajn ripojn

    • la ripoj sub ĝia taŭzita felo estis nombreblaj, la vertebroj ĉe la spino elstaris kiel la dentoj de segilo

    • ripo de ŝipo

En aliaj lingvoj

    • La angla: rib
    • La belorusa: рабро
    • La bretona: kostenn, kostezenn (askorn)
    • La bulgara: ребро
    • La ĉeĥa: žebro
    • La franca: côte (anatomie)
    • La germana: Rippe
    • La hispana: costilla
    • La hungara: borda
    • La indonezia: iga, tulang rusuk
    • La itala: costola
    • La kataluna: costella
    • La nederlanda: rib
    • La pola: żebro
    • La portugala: costela
    • La rusa: ребро (анат.)
    • La slovaka: rebro