Vorto: riparo
-
La ago ripari, riparado.
la tempiojn ― sen riparo ― anserpiede stampas faldoj
la ministra kabineto malpermesis renovigon, riparon kaj rekonstruadon de administrejoj
dum la jaro 2000 estis investitaj en bazaj riparlaboroj kaj modernigoj milionoj da usonaj dolaroj
la kompanio prokrastis la urĝe bezonatan ripar-programon
-
Riparaĵo, la rezulto post riparado.
dum la tri pasintaj monatoj la vesto pli eluziĝis, en diversaj lokoj ĝi vidigis riparojn kaj flikojn
En aliaj lingvoj
- La angla: repair
- La ĉeĥa: náprava, odčinění, oprava, správka
- La franca: réparation
- La germana: Reparatur
- La hispana: reparación
- La hungara: javítás
- La kataluna: reparació
- La pola: naprawa, reperacja
- La rusa: ремонт, починка
- La slovaka: napravenie, náhrada, reparácia
- La germana: Flicken
- La hungara: javítás (helye is)