Vorto: ringo
-
Cirkloforma peco el malmola materio.
(fingro)ringo, ringo de fianĉiĝo
kolringo
brakringo
ringoforma
ringego de barelo
-
(figure) Io havanta formon de ringo.
ellasi fumringojn el sia cigaro
-
Tia algebra strukturo (E,†,×), ke (E,†) estas komuteca grupo, kaj × estas asocieca kaj distribueca rilate al †.
la ringo (EE,+,◦) de la bildigoj de komuteca grupo (E,+) al si mem
la unuan operacion de ringo oni kutime signas adicie kaj la duan multiplike
la nulo (resp. unuo) de ringo estas ĝia neŭtra elemento rilate la unuan (resp. duan) operacion
Rimarko: Kelkaj postulas, ke la dua operacio havu neŭtran elementon (t.e. unuon). Tiajn ringojn ni nomas unuhavaj.
En aliaj lingvoj
- La angla: ring
- La belorusa: кола, кольца
- La ĉeĥa: kroužek, kruh, obruč, okruh, prsten, prstenec, ring
- La franca: anneau
- La germana: Ring
- La hispana: anillo
- La hungara: gyűrű
- La nederlanda: ring
- La norvega: ring
- La portugala: anel
- La rusa: кольцо
- La slovaka: krúžok, obruč, okruh, prstenec, prsteň, ring
- La sveda: ring
- La hungara: karika
- La sveda: ring
- La pola: pierścień (struktura algebraiczna)