Vorto: rimo

  1. Fina parto de verso (aŭ de vorto), kiu ripetiĝas en aliaj versoj (aŭ vortoj).

    • la rimo devas enhavi la rimbazon

    • la nombro de rimoj preskaŭ egalas al la nombro de interrimantaj radikoj

  2. Harmonia efekto, produktita de samsoneco de la finaj sonoj en du aŭ pluraj versoj aŭ vortoj.

    • la rimo ne devas devojigi la sencon

En aliaj lingvoj

    • La angla: rhyme
    • La ĉeĥa: rým
    • La franca: rime
    • La germana: Endreim
    • La hebrea: חרוז
    • La hispana: rima
    • La hungara: rím
    • La nederlanda: rijm
    • La portugala: rima
    • La rusa: рифма
    • La slovaka: rým
    • La sveda: rim
    • La germana: Reim