Vorto: rimedo
-
Tio, kio servas por atingi celon.
kontraŭ ĉiu tedo ekzistas rimedo
la celo ne pravigas la rimedojn
ŝi uzis ĉiujn rimedojn por lin allogi
oni ne havas rimedon kontraŭ tiu malbono
grandaj malbonoj, grandaj rimedoj
uzi, apliki ĉiujn eblajn rimedojn
vivrimedoj
ni plene utiligu la ekzistantajn rimedojn de nia lingvo antaŭ ol malsimpligi kaj malfaciligi ĝin
tio estas ebla nur por personoj posedantaj grandajn monajn rimedojn
ili estas senrimede perditaj
En aliaj lingvoj
- La angla: resources
- La belorusa: сродак
- La ĉeĥa: prostředek, způsob
- La franca: moyen (subst.), ressource
- La germana: Mittel
- La hispana: medio (forma de conseguir un objetivo), remedio, recurso
- La hungara: eszköz
- La nederlanda: middel (remedie), remedie
- La portugala: meio, recurso, expediente
- La rusa: средство
- La slovaka: prostriedok, spôsob
- La sveda: medel