Vorto: rigardi

  1. (transitiva) Direkti sian vidon sur.

    • li rigardas malsupren sur la kampon

    • rigardu bone, kio estas antaŭ vi

    • la morto daŭrigis rigardi lin per siaj grandaj malplenaj okulkavoj

    • enveninte por rigardi la gastojn

    • ili fikse rigardis al la ĉielo

    • ŝi iom leviĝis kaj rigardis al la pordo

    • mi rigardis tra fenestro

    • ŝia fratino povis nur rigardi al ŝi en la vizaĝon

    • ni rigardis sur la maron, sur la multajn ŝipojn kaj transen al la sveda bordo

    • malŝate rigardi iun de alte

    • tra la pordo rigardis internen la stelplena ĉielo

    • la sunradioj neniam rigardas tiun faŭkon

  2. (transitiva) (figure) Troviĝi en direkto al.

    • fenestroj rigardantaj al la korto

    • tien el ĉiu el la du domoj rigardis fenestro

  3. (transitiva) (figure) Informi sin, kontroli, konstati.

    • Marinjo, rigardu, kio eliras el la buŝo de via fratino

    • rigardu, pro kio estas la bruo

    • kiu donas al vi rajton rigardi al la fundo de mia koro?

    • unu generalo volis rigardi, kiel oni nutras la soldatojn

    • anstataŭ blinde babiladi, rigardu la faktojn

  4. (transitiva) (figure) Atribui al iu aŭ io ian econ; juĝi, taksi, opinii.

    • ni devus rigardi lin kiel perfidulon

    • rigardi Esperanton nur de ĝia flanko praktika

    • ili rigardis sin kiel plej kompetentajn en la afero

    • oni rigardas ilin kiel homojn frenezajn

    • rigardi ion kiel tre gravan (vidu alligi)

    • ili rigardas la ideon de lingvo internacia kiel sensencan infanan fantazion

    • rigardu ĝiajn fruktojn kvazaŭ konsekritaj

    • tiuj naivaj kontraŭparoloj estis rigardataj kiel veroj ne ebligantaj iun dubon

    • eĉ malsaĝulo, se li silentas, estus rigardata kiel saĝulo

En aliaj lingvoj

    • La angla: look
    • La belorusa: глядзець
    • La ĉeĥa: dívat se, hledět, hledět, nahlížet, posuzovat, považovat
    • La ĉina: 看看 [kànkàn]
    • La franca: regarder
    • La germana: betrachten, anschauen, ansehen, anblicken
    • La hispana: mirar
    • La hungara: néz, megnéz, rátekint
    • La kataluna: mirar, mirar-se
    • La nederlanda: kijken, bekijken, beschouwen
    • La okcitana: agachar
    • La portugala: olhar, mirar, observar, fitar
    • La rusa: смотреть
    • La slovaka: dívať sa, hľadieť, nazerať, pozerať, pozrieť
    • Tokipono: lukin
    • La belorusa: глядзець
    • La germana: blicken
    • La hungara: néz
    • La rusa: смотреть, глядеть
    • La belorusa: паглядзець
    • La germana: schauen, nachsehen
    • La hungara: megnéz
    • La rusa: посмотреть, взглянуть
    • La belorusa: разглядаць (у якасьці...), уважаць (за)
    • La germana: betrachten
    • La hispana: considerar (como), atribuir
    • La hungara: tekint
    • La rusa: рассматривать (в качестве...)