Vorto: rifuzi
-
(transitiva) Ne konsenti doni, disponigi aŭ permesi ion petitan aŭ postulitan.
ne rifuzu al mi antaŭ ol mi mortos
mi vokis kaj vi rifuzis
rifuzi al iu krediton
rifuzis al mi miajn rajtojn
unu malgrandan peton mi petos de vi, ne rifuzu al mi
malfacile estis al ŝi rifuzi sen sufiĉaj pretekstoj la peton
vi rifuzos humiliĝi antaŭ mi?
rifuzi la svatiĝadon
la pastroj rifuzis al mi prunton
la komitato de UEA rifuzis akcepti la buĝeton proponitan de la estraro
rifuzis detalan diskuton pri la problemo de la rifuĝintoj
-
(transitiva) (figure) Ne kapabli, ne povi.
liaj doloraj piedoj rifuzis obei al li
-
(transitiva) Malakcepti.
konstatinte ke oni povas bone vivi ankaŭ ne laborante, per ĉiaj trukoj li sukcesis rifuzi ĉiujn postenojn proponitajn de la laboroficejo
la projekto de li proponita transloki la mortantajn indiĝenojn al la aŭstralia kontinento estas rifuzita
antaŭ la ekzekuto oni proponis pardonon, se li fariĝos kapitano en la imperiestra armeo, sed Jánošík rifuzis
li rifuzis ĉiun pagon
Rimarko: Tia uzo estas evitinda kaj konfuza, ĉar normale rifuzas la petato, kaj malakceptas tiu, al kiu oni proponas; do malakcepti proponitan cigaredon, sed rifuzi cigaredon al almozulo.
-
(transitiva) Rezigni.
ĉar la aŭtoro de la lingvo Esperanto tuj en la komenco rifuzis unu fojon por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn kaj privilegiojn rilate tiun lingvon, tial Esperanto estas «nenies propraĵo»
En aliaj lingvoj
- La angla: refuse
- La belorusa: адмаўляцца, адмовіцца
- La ĉeĥa: odepřít, odmítnout, vzdát se
- La franca: refuser
- La germana: verweigern
- La hungara: megtagad
- La nederlanda: weigeren, afwijzen
- La pola: odmawiać
- La portugala: recusar
- La rusa: отказать, отказывать
- La slovaka: odmietnuť, odoprieť, upierať, vypovedať službu, zamietnuť
- La germana: ,
- La hungara: nem engedelmeskedik
- La rusa: отказать (о части тела, устройстве), перестать функционировать
- La germana: ablehnen,
- La hungara: visszautasít, elutasít
- La rusa: отказаться (от чего-л.), отказываться (от чего-л.)
- La franca: renoncer à
- La germana: verzichten
- La rusa: отказаться (лишить себя)