Vorto: rido
-
Voĉa, senparola esprimo de subita gajo.
eksonis en la ĉambro sonora infana rido
oni ekkonas bovon per la vido kaj malsaĝulon per lia rido
rido matene ― ploro vespere
venas rido post minaco, kaj paciĝo post malpaco
ŝi respondis kun gaja rido
fariĝis nokto kaj silento, interrompata nur de la nerva rido de l' virinoj
li ordonis, oni ne obeis lin, lian koleron oni respondis per rido
eksplodi per rido
En aliaj lingvoj
- La bulgara: смях
- La ĉeĥa: smích
- La franca: rire (subst.)
- La germana: Lachen
- La hispana: risa
- La hungara: nevetés
- La indonezia: tawa
- La kataluna: riure, rialla
- La nederlanda: lach (zn.)
- La rumana: râs
- La rusa: смех
- La slovaka: smiech