Vorto: ridi
-
(netransitiva) Montri subitan gajecon per karakteriza streĉo de la buŝo kaj esprimo de la vizaĝo, ofte akompanataj de ĝoja voĉbruo.
mi ridas je lia naiveco
mi ridas pro lia naiveco
oni ridis pri ili kaj mokis ilin
ŝi ridis kaj ploris de ĝojo
li ridis tiel, ke la ventro al li skuiĝis
ili ridis pri ni kaj rigardis nin malestime
ŝi estis pala, kiel la morto, sed ŝi ridis pri la malbona vetero, kiu ŝajnis al ŝi ankoraŭ ne sufiĉe sovaĝa kaj ventega
la malbona frato kliniĝis super ŝin kaj ridis malice, kiel nur diablo povas ridi
ŝi ridis mallaŭte kaj gaje
la virino ridis laŭte kaj elkore
plej bone ridas, kiu laste ridas
-
(netransitiva) (figure) Montri agrablan, bonstatan, feliĉan aspekton.
ĉiuj okuloj ridis
ridanta pejzaĝo
bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas
-
(transitiva) Priridi.
mi ridas lian naivecon
ili ridis lin pro lia peto
ĉu ni ne ridis la punitan sangavidan beston, ripetante ĝiajn plendojn
la knaboj ridis ŝin, ke ŝi sidas supre kiel kokineto
En aliaj lingvoj
- La angla: laugh
- La belorusa: сьмяяцца
- La bulgara: смея се
- La ĉeĥa: smát se
- La ĉina: 笑
- La franca: rire (verbe)
- La germana: lachen
- La hispana: reír
- La hungara: nevet
- La indonezia: [tawa]tertawa
- La kataluna: riure
- La nederlanda: lachen
- La portugala: rir
- La rusa: смеяться
- La slovaka: smiať sa
- La sveda: skratta
- La franca: moquer (tr.)
- La germana: auslachen, verlachen