Vorto: riĉa

  1. Posedanta multajn havaĵojn, multan monon, multajn bienojn.

    • Abram estis tre riĉa je brutoj, arĝento, kaj oro

    • tiu homo fariĝis eksterordinare riĉa, kaj li havis multe da brutoj kaj sklavinojn kaj sklavojn kaj kamelojn kaj azenojn

    • unu ŝajnigas sin riĉa, havante nenion, alia ŝajnigas sin malriĉa, havante grandan riĉecon

    • kvankam vi estas riĉa, mi dubas, ĉu vi estas feliĉa

    • la plej riĉa lando de la mondo

  2. Havanta multe da io ajn.

    • li estas riĉa je scio kaj sperto

    • literaturo kun riĉaj provizoj da diversaj pensoj

    • riĉa lingvo

    • principo riĉa je konsekvencoj

    • riĉa je esperoj, je promesoj

    • ilia animo estos kiel akvoriĉa ĝardeno

    • Kalifornio apartenas al la lokoj tre riĉaj kiel per mineraloj, tiel ankaŭ per produktaĵoj de la regno kreskaĵa

  3. Multvalora, konvena por riĉa homo.

    • Marta ĵetis ĉirkaŭrigardon sur la riĉajn vestojn de la virino

    • ŝi vidis unu sinjorinon, tre riĉe vestitan

    • aĉetis por ŝi riĉan bienon en la ĉirkaŭaĵoj de Parizo

    • mi estis ĉambristino en riĉaj domoj

    • granda, moda kaj riĉa magazeno

    • plene ŝarĝitaj per riĉaj akiroj

  4. Multnombra, abunda.

    • riĉa havo

    • riĉa meblaro

    • riĉa sperto

    • tiuj semoj alportis riĉan rikolton

    • studado, por doni riĉajn fruktojn, bezonas trankvilecon

    • vesto kun riĉa garnituro da kremkoloraj puntoj

    • post dekkvin minutoj aperis riĉa ŝvitado, la infano falis en sanan dormon kaj povis denove libere spiri

En aliaj lingvoj

    • La angla: rich
    • La belorusa: багаты
    • La bulgara: богат
    • La ĉeĥa: bohatý
    • La franca: riche
    • La germana: reich
    • La hispana: rico
    • La hungara: gazdag
    • La indonezia: kaya
    • La kataluna: ric
    • La nederlanda: rijk
    • La pola: bogaty, bujny, dostatni
    • La portugala: rico
    • La rumana: bogat
    • La rusa: богатый
    • La sveda: rik
    • La turka: zengin
    • La rusa: богатый
    • La germana: teuer, wertvoll
    • La germana: zahlreich, reichhaltig, reichlich
    • La rusa: богатый, обильный