Vorto: ri

  1. Ununombra sekse neŭtrala triapersona pronomo, uzata kiam la sekso de la koncernulo estas nekonata aŭ ignorinda, aŭ kiam la koncernulo identiĝas kiel neduuma.

    • raportante pri ri en la angla, kelkaj ĵurnalistoj uzis tiun neologisman pronomon, kelkaj uzis they, kaj kelkaj sukcesis eviti la demandon, ne uzante pronomon por referenci rin

    • amu rin kaj min, amu nin

    • ri estis la plej pacienca kaj inteligenta hundo, kiun mi iam renkontis

    • en la bela domo ri ne pentras plu

    • kial gravas, kiu ri estas?

    • Rimarko: En 1979 la pronomo «ri» estis unuafoje proponita kaj en 1993 ĝi aperis en lernilo intencita por lernantoj de Esperanto. Ĝis ĉirkaŭ 2010 ĝi restis malofte uzata eksperimentaĵo, sed post 2010 ĝia uzado signife pliiĝis, ĉefe en junularaj rondoj en okcidentaj landoj. Ekde aprilo 2019 PMEG ne plu malrekomendas ĝian uzadon, sed senjuĝe klarigas la diversajn manierojn kiel ĝi estas efektive uzata.

En aliaj lingvoj

    • Ido: lu
    • La angla: they (singular)
    • La armena: նա
    • La baŝkira: ул
    • La bengala: সে
    • La fiĝia: koya
    • La finna: hän
    • La gvarania: ha'e
    • La hungara: ő
    • La indonezia: dia, ia, beliau
    • La joruba: oun
    • La kartvela: ის, იგი
    • La keĉua: pay
    • La kurda: ew
    • La lingala: yě
    • La maoria: ia
    • La persa: او
    • La svahila: yeye
    • La sveda: hen
    • La taĝika: ӯ
    • La taja: เขา
    • La tatara: ул
    • La turka: o
    • La turkmena: ol
    • La ujgura: ئۇ
    • Tokipono: ona
    • Volapuko: on