Vorto: rezulto

  1. Logika aŭ natura sekvo, konsekvenco; rezultato.

    • de elekto tro multa plej malbona rezulto

    • Joab transdonis al la reĝo la rezulton de la kalkulado de la popolo, kaj montriĝis, ke da Izraelidoj estas okcent mil viroj militkapablaj

    • ĉar la malvirtulo superfortas la virtulon, tial la rezultoj de juĝo estas malĝustaj

    • la provoj donis rezultaĵojn tiel bonajn, ke la franca ministro de maro difinis specialan komision, por esplori la efikadon

    • la rezultoj de la enketo certe ŝokis kaj instruistojn kaj gepatrojn

En aliaj lingvoj

    • La angla: result, effect
    • La belorusa: вынік
    • La ĉeĥa: výsledek
    • La franca: résultat
    • La germana: Ergebnis, Resultat
    • La hispana: resultado
    • La hungara: eredmény, következmény
    • La kataluna: resultat
    • La nederlanda: resultaat, gevolg
    • La rusa: результат
    • La slovaka: skóre, výsledok