Vorto: reto
-
Plektaĵo kun grandaj interspacoj inter la fadenoj aŭ ŝnuroj.
faru kradon en formo de kupra reto
nova aparato, kiu konsistas el reto, plektita el facila sed fortika materialo
el lino ŝi trikis reton kaj sur ĝi fiksis 1022 argilajn folietojn
a. Uzata kiel kaptilo, ekzemple de sovaĝaj bestoj.
li trafis per siaj piedoj en reton
virina rideto pli kaptas ol reto
oni ŝirmas sin per enfenestraj retoj
leĝoj similas al araneaj retoj, en kiuj kaptiĝas nur insektetoj
instruo de saĝulo estas fonto de vivo, por evitigi la retojn de la morto
b. Fiŝreto.
Petro iris sur la ŝipon, kaj tiris la reton al la tero, plenan de grandaj fiŝoj
la sankta-paŭlaj fiŝoj el galilea maro la retojn de l' fiŝkaptistoj plenigas
-
(figure) Io similanta tian plektaĵon.
la reto de la vejnoj
naciaj fervojretoj
reto de markitaj montbiciklaj vojoj
vasta reto de filioj
la gastiga reto «Pasporta Servo»
la poŝtelefona reto
la paketradia reto
-
(figure) Malsimpla aranĝo de interligoj, konfuza implikaĵo.
vi estas nesperta, ĉirkaŭita per reto de intrigoj
dum 16 jaroj kanceliero povis senprobleme plekti sian ampleksan reton de potenco tra la tuta federacia respubliko
-
Interreto.
mi povis elŝuti unikodajn tiparojn kaj unikodan terminalimitilon el la reto
komence de la jaro 2000 en la reto nur 20 % de la paĝoj estas neanglaj, kvankam 40 % de la uzantoj loĝas ne en Usono
En aliaj lingvoj
- La angla: net
- La belorusa: сетка
- La bretona: rouedad
- La ĉeĥa: obvod, síť (počítačová)
- La franca: filet, réseau
- La germana: Netz
- La hispana: red
- La hungara: háló, hálózat
- La indonezia: jaring, jaringan
- La nederlanda: net, netwerk
- La pola: sieć
- La portugala: rede
- La rusa: сеть
- La slovaka: rozvrhnutie, sieť, sieťka
- La sveda: nät
- a. La hispana: trampa con red
- b. La belorusa: мярэжа
- La germana: Fischernetz
- La hispana: red de pesca, esparavel, buitrón
- La hispana: red (de relaciones)