Vorto: resto
-
Tio, kio restas; la cetero.
la armitoj iris antaŭ la pastroj, kiuj trumpetis per la trumpetoj, kaj la resto de la popolo iris post la kesto
kolektu la reston de la popolo, kaj sieĝu la urbon
juna italo, sovaĝe atakita, devos verŝajne pasigi la reston de sia vivo en rulseĝo
fine Gerhardo post elektoj perdis ne nur sian oficon sed ankaŭ lastan reston de respekto
Usona ekonomio estas tiom granda kaj forta, ke ĝi evoluas sendepende de la resto de la mondo
-
a. (ĉe eŭklida divido de a per b en eŭklida ringo) Ĉiu el la eblaj elementoj r, por kiuj a = b×q+r kaj φ(r) ≤ φ(b).
ĉe eŭklida divido de X2+1 per X la resto estas 1
b. (de konverĝa serio, je ordo n) La diferenco inter ĝia sumo kaj ĝia parta sumo je ordo n.
la restoj formas vicon, konverĝantan al 0
En aliaj lingvoj
- La belorusa: рэшта, рэштка
- La ĉeĥa: zbytek, zůstatek
- La franca: reste
- La germana: Rest
- La hungara: maradék, maradvány
- La nederlanda: rest
- La norvega: rest
- La rusa: остаток
- La slovaka: ostatok, zbytok, zvyšok
- a. La angla: remainder (in a division)
- La franca: reste (d'une division)
- La germana: Rest (bei der Division)
- La hispana: resto (de una division)
- La hungara: maradék (osztásnál)
- La pola: reszta (z dzielenia)
- La rusa: остаток (при делении)
- b. La angla: remainder (of a series)
- La franca: reste (d'une série)
- La germana: Fehler (von einer Reihe)
- La hungara: maradék (sorozaté)
- La pola: końcówka (szeregu)
- La rusa: остаток (ряда)