Vorto: resti

  1. (netransitiva) Ne foriri, ne malaperi, estadi en koncerna loko.

    • resti kun leono estas danĝere

    • mi tie ĉi restos ĝis la 4-a

    • resti malantaŭe

    • restu ĉiu hejme

    • kiel fulmo en la nokto, post kiu la nokto restas ankoraŭ pli malluma

    • vundo pasas, vorto restas (lango)

    • la decido de Dio restas eterne

  2. (netransitiva) Konserviĝi, plu esti en sama stato.

    • tiel la afero restis

    • tiel estis, tiel restas

    • resti en sia funkcio

    • idiotismo povas resti kiel «esperantismo», se ĝi nur estos komune akceptata

    • resti ĉe sia opinio

    • Rimarko: Tiusenca resti povas funkcii kiel ligverbo: ĝibulo ĝis morto restos ĝibulo; tiuj miaj leteroj restis sen respondo.

  3. (netransitiva) Konserviĝi, ankoraŭ esti, post kiam foriĝis unu aŭ pluraj aliaj partoj, post konsumo, uzo, morto aŭ faro.

    • de l' festo restis multaj manĝoj

    • ne restis el ili eĉ unu

    • tiuj, kiuj restis de la pesto kaj de la malsato

    • restos de vi malgranda amaseto

    • restas nur du semajnoj ĝis la kongreso

    • nun, estimata sinjoro, restas nur danki vin

    • resti brulanta

    • nun restas al ni respondi ankoraŭ unu lastan demandon

    • kio do restis por fari al la aŭtoro?

    • kio nun restas farota?

    • al la registaroj restus nur doni sian sankcion al fakto jam plenumiĝinta

    • al vi restas jam nur simpla ellernado de vortoj

  4. (netransitiva) Sin trovi ia, en iu situacio, post okazo, faro, travivaĵo.

    • sur la glavojn ili sin ĵetas, sed restas sendifektaj

    • en la fino de 1889 mi restis sen kopeko

    • lernado sen fruktoj ne restas

    • falsa atestanto ne restos sen puno

    • la juĝa esploro restas sen rezultato

    • sperta mano ne restas sen pano

En aliaj lingvoj

    • La angla: stay
    • La belorusa: заставацца, застацца
    • La ĉeĥa: přebývat, setrvat, zůstat, zbýt, zbývat, zdržet se, zůstat
    • La franca: rester
    • La germana: *bleiben
    • La hispana: quedarse, permanecer, quedar, seguir (en un sitio/en un estado)
    • La hungara: marad
    • La nederlanda: blijven
    • La portugala: ficar, permanecer, quedar, restar, demorar-se, faltar, sobrar
    • La rusa: остаться, *оставаться
    • La slovaka: ostať, zostať, zvýšiť
    • Tokipono: awen
    • La angla: to remain
    • La nederlanda: overblijven