Vorto: respondi
-
Doni informon petitan per demando; reagi al diro de alia interparolanto en konversacio.
respondi al demando
li respondis, ke li akceptas
kie estas Sara, via edzino? kaj li respondis: jen ŝi estas en la tendo
ni respondis al li tiujn demandojn
la gardisto absolute nenion respondis, tial la pasanto tre milde pinĉis lin je la nazo
ne respondis eĉ unu vorton, sed nur montris antaŭen
respondi je ĉiu letero aparte estas por mi ne eble, kaj tial mi decidis respondi publike je ĉiuj demandoj kaj proponoj
li respondu nur jes aŭ ne
-
Reciproki.
la ŝipoj respondis la bombardadon
proponu al pacon, kaj se ĝi respondos al vi per paco kaj malfermos sin antaŭ vi, tiam la tuta popolo pagu al vi tributon kaj servu vin
Albanio devus respondi militiste
senresponda amo
-
Laŭi ion, kunakordiĝi kun io; esti konforma, simetria, proporcia je io; interrespondi.
tiu libro respondas ĝeneralan bezonon, al ĝenerala bezono
tiu iniciato respondis la revon de Z
en la 19a jc la 1a de januaro de l' malnova rusa kalendaro respondis al la 13a de la kalendaro gregoria
Okcidento ne respondas al la bildo kiun ĝi ŝatis projekcii pri si
en Lorm-lingvo al ĉiu litero de la alfabeto respondas tuŝo sur specifa loko sur la mano
-
Responsi.
ni ne respondas por liaj konvinkoj nek agoj
ni ne respondas pri la enhavo de la reklamoj
En aliaj lingvoj
- La angla: answer
- La belorusa: адказваць
- La bulgara: отговарям
- La ĉeĥa: odepsat, odpovědět, odpovídat, odpovědět, vztahovat se
- La franca: répondre (à)
- La germana: antworten
- La hispana: responder, contestar
- La hungara: felel, válaszol
- La nederlanda: antwoorden
- La portugala: responder
- La rusa: ответить, отвечать
- La slovaka: odpovedať, odpísať
- Volapuko: leblüdön
- La belorusa: адказваць
- La germana: erwidern
- La hungara: viszonoz
- La nederlanda: beantwoorden
- La pola: odpowiadać
- La rusa: ответить, отвечать
- La belorusa: адпавядаць
- La franca: correspondre
- La germana: entsprechen
- La hungara: megfelel
- La nederlanda: beantwoorden
- La pola: odpowiadać, pasować
- La rusa: соответствовать
- La belorusa: адказваць, несьці адказнасьць
- La germana: verantwortlich sein
- La hungara: felelősségel tartozik, felelősséget visel, felelős
- La nederlanda: verantwoordelijk zijn
- La pola: odpowiadać, być odpowiedzialnym
- La rusa: отвечать (за что-л.), нести ответственность