Vorto: resoni
-
Resendi la sonon.
la popolo muzikis per flutoj kaj estis tre gaja, tiel ke la tero resonis de iliaj krioj
kia sono, tia resono
l' aero resonis de bruo terura
nur eĥo senanima resonadis miajn plendojn
la impresoj de tiuj tagoj ankoraŭ resonas eĥe en niaj animoj
«bonan nokton» resonigis la amaseto
liaj verkoj trovas varman resonon en la koroj de la legantoj
En aliaj lingvoj
- La ĉeĥa: rozléhat se (zvuk)
- La franca: résonner
- La germana: widerhallen
- La hispana: resonar
- La hungara: visszhangzik, rezonál
- La itala: rimbombare, riecheggiare, risonare, risuonare
- La nederlanda: weerklinken
- La rusa: отдаваться (о звуке), резонировать, дать отзвук
- La slovaka: hlaholiť, ozývať sa, znieť, zvučať