Vorto: renkonti
-
(transitiva) Trovi iun irante kontraŭdirekte al li.
hieraŭ mi renkontis vian filon
la unua renkontita bubo rigardas ilin de alte
-
(transitiva) Kunpuŝiĝi kun, ektuŝegi, kolizii, trafi.
la ŝipo renkontis ŝtonegon
-
(transitiva) Trovi, ricevi, sperti iun okazaĵon, trafi.
oni ne renkontas en tiu libro la necesan unuecon
la unua objekto, kiun renkontis lia rigardo, estis la gasto
la pioniroj de novaj ideoj renkontas plej ofte mokon
renkonti malfacilaĵojn
renkonti plenan fiaskon
renkonti atenton, aprobon, simpation ĉe iu
liaj klopodoj ne ĉiam renkontis bonan komprenon
-
(transitiva) Opinii iamaniere pri iu aŭ io, rigardi el ia vidpunkto.
la publiko renkontis tiun ideon kun malkonfido
multe ni jam devis suferi de tiu malvasta pseŭdopatriotismo, kun kiu diversaj personoj renkontis nian aferon
ili malamike renkontas nian aferon
En aliaj lingvoj
- La angla: encounter
- La belorusa: сустракаць, сустрэць, спаткаць
- La ĉeĥa: potkat
- La franca: rencontrer
- La germana: begegnen, treffen
- La hispana: disentir
- La hungara: találkozik
- La nederlanda: ontmoeten, tegenkomen
- La portugala: encontrar(-se) com
- La rusa: встретить, встречать
- La slovaka: stretnúť
- La franca: heurter
- La germana: treffen auf, stoßen auf
- La hispana: colisionar, chocar
- La hungara: nekimegy
- La franca: trouver
- La germana: erfahren, finden, stoßen auf (fig.)
- La hispana: hallar
- La hungara: talál, kap, részesül
- La germana: finden (fig.), begegnen mit (fig.)
- La hungara: fogad