Vorto: rendevuo
-
Interkonsento pri renkontiĝo en difinitaj loko kaj tempo.
mi petis rendevuon
li ekbabilis pri sia koramikino kaj ties prefero aĉetumi en komercaj centroj anstataŭ esti akurata kiam ili havis rendevuon por iri vespermanĝi
-
Renkontiĝo laŭ antaŭa interkonsento en difinitaj loko kaj tempo.
mi vidas ke mi ĝenis / vin dum ĉarma rendevu'
vi certe interesiĝas pri tio, kun kiu mi renkontiĝos en Varsovio estos peza rendevuo
li ne kuraĝis inviti knabinon al rendevuo
ili havis oftan kontakton, kaj dum la rendevuoj ili havis ĝojan tempon
manifestaciantoj pace atendis ekster la rendevuejo de la prezidantoj
En aliaj lingvoj
- La angla: appointment, date, rendezvous
- La belorusa: спатканьне, рандэву
- La ĉeĥa: milostná schůzka, přen. schůzka, rendez-vous
- La franca: rendez-vous
- La germana:
- La hispana: reunión, cita
- La hungara: találka, találkozó, randevú
- La kataluna: cita, convocació
- La nederlanda: afspraak, rendez-vous
- La portugala: encontro, entrevista
- La rusa: свидание, рандеву
- La slovaka: ľúbostná schôdzka
- La germana: verabredetes Treffen