Vorto: rekta
-
Nekurba.
rekta vojo estas pli mallonga, ol kurba
rekta kiel cipreso
-
Nedeflankiĝante alcela, nedevojiĝa, senpera, senornama.
mi irigos vin sur rekta vojstreko
la domo kiu staris rekte kontraŭ la loĝejo de la scienculo
en rekta direkto al
ŝi iris rekte al sia loĝejo
rekte paroli
trafi per la parolo rekte en la vizaĝon
nedekliniĝa irado rekte antaŭen
alpaŝi rekte al la afero
la verko estis skribata rekte en Esperanto.
tiu laboro estus rekte malutila
frazo ne tute bonstila, sed ne rekte erara
tiam vi faros rekte (certe) eraron
rekta stilo
-
Vertikale staranta.
kun kapo rekta kiel koko
virinoj sidis aŭ staris rekte
tenu vin rekte
li subite rektiĝis
-
Senpera, senprepozicia.
la rektan komplementon oni montras per akuzativo
-
a. (parolante pri angulo)
b. (parolante pri sumo de vektoraj subspacoj) Tia, ke ajna ĝia elemento esprimiĝas nur unumaniere kiel sumo de elementoj en la subspacoj.
se la sumo de du subspacoj estas rekta, tiam ilia komunaĵo egalas al {0}
-
Unudirekta (pri kurento). Vidu ĉe rekta kurento.
-
Citanta ies vortojn, sen subordiga procedo.
la rekta parolo
En aliaj lingvoj
- La angla: straight
- La ĉeĥa: direktní, kolmý (kužel), přímý, přímý, rovný, vzpřímený
- La franca: droit (adj.), direct
- La germana: gerade
- La hispana: recto
- La hungara: egyenes
- La nederlanda: recht, rechtstreeks
- La pola: prosty
- La portugala: reto
- La rusa: прямой
- La slovaka: pravý, priamy, rovný, vzpriamený
- La germana: direkt
- La hispana: directo
- La hungara: közvetlen
- La pola: prosty, bezpośredni, naturalny
- La germana: aufrecht
- La hispana: derecho
- La hungara: egyenes (függőleges)
- La pola: prosty, sztywny, wyprostowany
- La germana: direkt
- La hispana: directo
- La hungara: közvetlen
- La pola: bliższe (o dopełnieniu)
- a. La germana: recht
- La hispana: recto
- La pola: prosty
- b. La angla: direct (sum)
- La franca: (somme) directe
- La germana: direkt (-e Summe)
- La hungara: direkt (összeg)
- La pola: (suma) prosta
- La rusa: прямая (сумма)
- La angla: direct (current)
- La ĉeĥa: stejnosměrný
- La pola: stały
- La franca: direct (discours)