Vorto: rekomendi
-
(transitiva) Aparte atentigi pri io aŭ iu por altiri al ĝi ŝaton, favoron, protekton, prizorgon.
rekomendi kuracilon, novan metodon, hotelon, kandidaton, petanton, libron
rekomendita letero
-
(transitiva) Atentigi iun pri ia plenuminda ago; insiste konsili al iu, ke li faru.
mi rekomendas al vi la legadon de tiu raporto
rekomendi al iu paciencon
oni rekomendis al mi fari la aferon sekreta
mi rekomendas, ke vi venu
-
admoni
En aliaj lingvoj
- La angla: recommend
- La belorusa: рэкамэндаваць, раіць
- La bulgara: препоръчвам
- La ĉeĥa: doporučit, doporučovat, přimlouvat se (za něco)
- La franca: recommander
- La germana: empfehlen
- La hungara: ajánl
- La nederlanda: aanbevelen
- La portugala: recomendar
- La rusa: рекомендовать
- La slovaka: odporučiť, odporúčať