Vorto: regiono
-
Parto de lando aŭ de ia spaco karakterizata de specialaj ecoj.
monta, apudmara, pariza regiono
tropikaj regionoj
altaj atmosferaj regionoj
la akridoj sidiĝis en la tuta Egipta regiono en tre granda amaso
macoj estu manĝataj en la tuta regiono, kiu apartenas al vi
ĉiuj regionoj de la Filiŝtoj
la regiono de la Efraimidoj estis laŭ iliaj familioj: la limo de ilia posedaĵo oriente estis de Atrot-Adar ĝis la supra Bet-Ĥoron
limo de la Rubenidoj estis Jordan kaj ĝia regiono
mi venis en la regionojn de Sirio kaj Kilikio
la regiono de Nilo
ĉiam pli vastiĝados la regionoj glaciaj, la maroj kaj la teroj de tiuj ĉi regionoj ne povos reteni vivon, kiu malrapide iom post iom koncentriĝos en la regionoj subekvatoraj
ili flugis el la malvarmaj regionoj al la varmaj landoj, al liberaj maroj
hejma regiono
montara regiono
malriĉaj mondregionoj
protestantaj regionoj
por ion diri pri la eŭro, oni do analizu la eŭroregionon
en Sovetio ili havis du aŭtonomiajn regionojn: Nord-Osetio ene de Rusio kaj Sud-Osetio kadre de Kartvelio
Eŭropa Unio (EU) estas unu el la plej gravaj ekonomiaj regionoj de la mondo
-
Parto da organika korpo karakterizata de specialaj ecoj.
lumbo — regiono de la korpo, kie finiĝas la dorso kaj komenciĝas la femuroj
-
(figure) Sfero, kampo de efiko de aferoj prezentanta ian specialan econ.
la regiono de la spirito
nenia el tiuj ĉi provoj eliris el la regiono de projektoj
ĉio, kio aperas en la regiono de la homa penso, estus tradukata
grandaj ideoj en la regiono de moralo, filozofio kaj scienco
ĉiu odora regiono en la regno de la belo havas sian publikon
la malriĉaj virinoj estas elĵetitaj el la regiono de industrio
en la regiono de lia konateco ekzistis plu neniu, pri kiu li povus svatiĝi
en la regiono de la arto, same kiel en ĉiu alia regiono, kiu prezentas kampon por homa laborado
Marta venis el la regiono de feliĉa virina senscieco
senkorpaj fantomoj en la regiono de revoj
En aliaj lingvoj
- La angla: region
- La belorusa: рэгіён, вобласьць, край
- La ĉeĥa: dosah, indikátor, kraj, oblast, obrazovka, rozsah
- La franca: région
- La germana: Region, Gegend, Gebiet
- La hispana: región
- La hungara: térség, régió
- La nederlanda: streek, gebied, regio
- La pola: region, rejon, okolica
- La rusa: регион, область, край
- La slovaka: kraj, oblasť, územie
- La belorusa: вобласьць
- La germana: Gegend, Körperregion
- La hungara: táj, tájék
- La nederlanda: streek
- La pola: rejon, okolica
- La rusa: область
- La belorusa: вобласьць (дзейнасьцьі), сфэра (дзейнасьцьі)
- La germana: Sphäre, Gebiet
- La hungara: terület, régió
- La nederlanda: gebied
- La pola: region, rejon, chorągiew (w harcerstwie)
- La rusa: область, сфера