Vorto: referi
-
Prezenti sciencan raporton.
la raporto devas enhavi teorian fonon kaj limigitan esploron bazitan sur demandaroj aŭ mallongan enketon, la referanto estas ŝia instruistino mem
samtage referis pri la afero al siaj superuloj, kiuj skrapis la kapojn, sed ne povis decidi
Rimarko: Ne konfuzu kun referenci: «Gramatiko de la Arto de Dancanta, Teoria kaj Praktika» de 1905, referante al Bernhard Klemm, skribis […].
En aliaj lingvoj
- La angla: make a scholarly report, read a paper
- La belorusa: рэфэраваць, дакладаць
- La ĉeĥa: dávat zprávy, referovat
- La franca: présenter un rapport
- La germana: referieren, vortragen
- La hungara: előad, beszámol, referál
- La nederlanda: verslag uitbrengen
- La pola: referować
- La portugala: reportar
- La rusa: реферировать
- La slovaka: podať správu, referovať