Vorto: redoni
-
Doni returne al la doninto ion, kion oni ricevis.
mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi
redoni salutojn, bondezirojn
-
Rekompenci.
redoni al ĉiu laŭ lia konduto
-
Puni per samo pro tio, kion oni suferis.
mi redonos al vi ĉiujn ofendojn viajn
tio estas justa redono
-
Esprimi, reprodukti.
la portreto ĝuste redonas lian fizionomion
lia stilo redonas lian karakteron
plene fiaskis ankaŭ la klopodo de la aŭtoro plurloke en sia romano redoni en la dialogoj de la agantoj germanajn dialektojn aŭ eksterlandulajn misprononcojn de la germana
Rimarko: La signifo de redoni ne estas derivebla el ties komponantoj; ĝi estas nelogika paŭsaĵo de plursignifa vorto angla-franca.
En aliaj lingvoj
- La angla: give back, return
- La ĉeĥa: vrátit
- La franca: redonner, rendre (redonner, reproduire), restituer, rendre la pareille, revaloir
- La germana: wiedergeben
- La hispana: devolver
- La hungara: visszaad
- La nederlanda: teruggeven
- La pola: oddać, oddawać, zwrócić
- La rusa: отдать
- La slovaka: vrátiť
- Volapuko: gegivön
- La angla: compensate, pay back, repay
- La hungara: viszonoz
- La nederlanda: weergeven
- La pola: oddać, oddawać, rewanżować się
- La rusa: воздать
- La angla: retaliate, get revenge, pay back (revenge)
- La hungara: visszafizet (átv.)
- La nederlanda: terugbetalen
- La pola: oddać, oddawać
- La rusa: воздать
- La angla: reproduce, express, render, reflect
- La hungara: visszatükröz, visszaad
- La nederlanda: weergeven
- La pola: oddsać, oddawać
- La rusa: воспроизвести, отобразить, передать