Vorto: redakti
-
(transitiva) Skribe esprimi en definitiva kaj laŭcela formo.
redakti artikolon, raporton, cirkuleron, leteron, oficialan akton, siajn memoraĵojn, siajn pensojn
-
(transitiva) Direkti publikigon de gazeto, artikolaro kaj tiel plu, elektante publikigotajn erojn, reviziante kaj korektante ilin.
en la fino de tiu jaro li venis al Ŝanhajo por fiksloĝi kaj redaktis la literaturajn gazetojn Ju Si kaj Ben Liŭ
distingita pro... la Hejma vortaro, redaktita de li
-
(transitiva) Enigi, movi, kopii, forigi, ŝanĝi partojn de teksto, bildo aŭ alia datumaro, ŝanĝi ĝian aranĝon aŭ prezenton.
redakti unikodan tekstodosieron, programon
forredakti la HTML-markojn
En aliaj lingvoj
- La angla: edit
- La belorusa: рэдагаваць
- La ĉeĥa: modifikovat, redigovat, upravovat
- La franca: rédiger
- La germana: redigieren
- La hispana: redactar, editar
- La hungara: szerkeszt
- La kataluna: redactar
- La nederlanda: redigeren, opstellen
- La rusa: редактировать
- La slovaka: redigovať