Vorto: re-

  1. Denove venante al la loko, de kiu oni foriris aŭ al la stato, de kiu oni deiris, returne.

    • La filo de la reĝo, kiu revenis de ĉaso, ŝin renkontis

    • Li donis al mi monon, sed mi ĝin tuj redonis al li

    • la pilko resaltis de la tero

    • spegulo reĵetas la radiojn, kiuj falas sur ĝin

    • rebati argumenton

    • rebonigi , retrovi

    • rebrilo de la suno sur la neĝo

    • ira kaj reira bileto

    • Rimarko: La Universala Vortaro enhavas jenajn kunmetaĵojn, kiujn multaj nunaj vortaroj, pro la aparta signifo de tiuj vortoj, preferas trakti kiel apartajn radikojn: re/prezent/ («reprezenti») kaj re/sum/ («resumi»).

  2. Ripete, denove.

    • «Nun ni rekomencu nian dancadon!» diris la feino

    • ĉar li ne komprenis, mi devis rediri la klarigon

    • revidi, relegi

    • reformi

    • ĝis revido

    • remalsaniĝo

    • refoje

En aliaj lingvoj

    • La germana: re-, rück-, zurück-
    • La hungara: vissza-
    • La nederlanda: her-
    • Volapuko: ge-
    • La angla: re-
    • La germana: re-, wieder-
    • La hispana: re-
    • La hungara: viszont-, újra-
    • La nederlanda: her-