Vorto: reĝo

  1. Dumviva, ordinare hereda, regnestro: ĉevalo

    • la regnestro de nia lando estas bona kaj saĝa reĝo

    • la filoj, nepoj kaj pranepoj de reĝo estas reĝidoj

    • la filo de la reĝo, kiu revenis de ĉaso, ŝin renkontis

    • via reĝa moŝto

    • la reĝo de Sodom

    • Abimeleĥ, la reĝo de la Filiŝtoj

    • diru al Faraono, la reĝo de Egiptujo, ke li ellasu la Izraelidojn el sia lando

    • la reĝo kaj la reĝino sidis sur belega trono, ĝuste kontraŭe de la juĝistoj kaj de la tuta konsilistaro

    • li fariĝos reĝo super la tuta lando

    • la kastelo de la reĝo

    • la juna princo edziĝis kaj estis proklamita heredonto de la reĝo

    • esprimi la plej respektan dankon de nia kongreso al Lia Regnestra Moŝto la Reĝo Frederiko Aŭgusto de Saksujo

    • de nehavanto eĉ reĝo nenion ricevos

    • la homoj, tiuj ĉi reĝoj de la tero, tiuj ĉi plej altaj reprezentantoj de la monda inteligenteco, tiuj ĉi duon-dioj, en la daŭro de tutaj miljaroj vivis unuj apud la aliaj, ne komprenante unuj la aliajn

    • reĝo de bestoj

  2. La plej altranga figuro en ŝakludo.

    • la nigra, la blanka reĝo

    • la nomo de ŝako estas: reĝo, soldato, damo, kuriero, ĉevalo, turo

  3. Ludkarto prezentanta reĝon.

    • karoa reĝo

    • se ni havas ason de pikoj, ni ne rajtas preni ason aliembleman sed ja ajnan karton (3, 6, 9, eventuale reĝon, fanton...) de pikoj

En aliaj lingvoj

    • La angla: king
    • La belorusa: кароль, цар
    • La ĉina: 王 [wáng]
    • La franca: roi
    • La germana: König
    • La hinda: राजा [rājā]
    • La hispana: rey
    • La hungara: király
    • La indonezia: raja
    • La nederlanda: koning
    • La pola: król
    • La portugala: rei
    • La rusa: король, царь
    • Volapuko: reg
    • La belorusa: кароль
    • La pola: król
    • La belorusa: кароль
    • La pola: król
    • La rusa: король