Vorto: reĝi
-
(netransitiva) Esti reĝo, posedi la reĝan potencon.
la tempo, dum kiu Salomono reĝis en Jerusalem super la tuta Izrael, estis kvardek jaroj
tiu Aĥaŝveroŝ, kiu reĝis de Hindujo ĝis Etiopujo, super 127 landoj
anstataŭ li ekreĝis lia filo Asa
en la Respubliko reĝo reĝas sed ne regas
inter la blinduloj reĝas la strabuloj
-
(netransitiva) (figure) Regi.
tie la akvoj reĝas
reĝis plena mallaŭto
la frazo reĝas super la spiritoj de la homoj
terura loko, kie la vivo ne ekzistas, kie absolute reĝas la morto
En aliaj lingvoj
- La angla: reign, rule
- La belorusa: валадарыць, панаваць
- La franca: régner
- La germana: regieren, herrschen
- La hispana: reinar
- La hungara: uralkodik
- La nederlanda: regeren
- La pola: królować
- La portugala: ser rei, reinar
- La rusa: царить, царствовать
- La indonezia: [atur] mengatur, [kuasa] menguasai
- La pola: królować, panować, władać, rządzić
- La portugala: reinar
- La rusa: царить