Vorto: raso

  1. Subspecio, estiĝinta ekz. pro bredado, kulturado aŭ geografia izoliteco.

    • la balancĉevalo parolis pri kurdresado kaj pri rasa sango

    • la ĉevaloj el tiu raso sovaĝe vivis en la vastegaj stepoj de Centra Azio

    • kruciĝado de rasoj

  2. Gento, etno.

    • idoj el la raso de Abraham

    • vi estas raso elektita

    • la raso Izraela

    • la alfluo de fremduloj detruis la unuecon de la raso

    • ĉiu popolo faras konstruaĵojn, konformajn al ĝia raso kaj gusto

    • negro de l' plej nigra ras'

    • Malajzio estas lando kie loĝas diversaj rasoj

En aliaj lingvoj

    • La angla: breed
    • La belorusa: раса
    • La ĉeĥa: pododrůda
    • La franca: race
    • La germana: Rasse
    • La hispana: raza
    • La hungara: nemzetség
    • La nederlanda: ras
    • La portugala: raça
    • La rusa: раса, порода
    • La slovaka: plemeno, rasa
    • La sveda: ras
    • La turka: ırk
    • La germana: Ethnie
    • La rusa: род