Vorto: rapido
-
Fizika grando, esprimanta la rilaton inter la longo trairata de punkto aŭ korpo kaj la daŭro de tiu trairado.
la rapido de la sono, de la lumo
la rapido de moviĝanta punkto egalas al la unua derivaĵo de ĝia pozicio rilate al tempo
la dimensioj de rapido estas LT-1
Rimarko: La rapido «30km/h» esprimiĝas per la frazo « (po) 30 kilometroj(n) hore» aŭ «(po) 30 kilometroj(n) en horo» aŭ «(po) 30 kilometroj(n) por horo» aŭ «(po) 30 kilometroj(n) je horo». La Akademio malkonsilas la uzadon de la prepozicio po, por esprimi la rilaton indikitan per la frakci-streko (ne *30 kilometroj(n) po hore*).
En aliaj lingvoj
- La belorusa: хуткасьць
- La ĉeĥa: rychlost
- La franca: célérité (phys.), vitesse (grandeur physique)
- La germana: Geschwindigkeit
- La hispana: Rapidez (magnitud física)
- La hungara: sebesség
- La nederlanda: snelheid
- La pola: prędkość
- La rumana: viteză
- La rusa: скорость
- La slovaka: rýchlosť