Vorto: rapidi
-
(netransitiva) Peni por iri ien aŭ por iel ajn agi en mallonga tempo.
ŝi rapidis reveni, transkuri la straton
rapidi al stacidomo
ili rapidis returne al siaj lokoj
li rapidis en la tendon
la infanoj rapidas el la lernejo
kun konfido neniam rapidu
rapidi por fini sian taskon
ne rapidu koleri
mi rapidos trankviligi ilin
rapidira vagonaro
En aliaj lingvoj
- La belorusa: сьпяшацца
- La ĉeĥa: mít naspěch, pospíchat, spěchat, spěchat
- La franca: se dépêcher, se hâter, se presser
- La germana: eilen, beeilen
- La hispana: apresurarse, darse prisa, apurarse (americanismo)
- La hungara: siet
- La nederlanda: zich haasten, opschieten
- La pola: spieszyć się
- La rumana: a grăbi
- La rusa: спешить, торопиться
- La slovaka: náhliť sa domov