Vorto: rando
-
Ĉirkaŭa ekstrema parto de io, konsiderata laŭ la longo.
la rando de la tablo
rando de kaliko
sur la rando de lito
rando de kavo
rando de la telero
ŝi sidis sur la rando de la ŝipo kaj senmove rigardis malsupren tra la klara akvo
ĉe rando de abismo
la tegmentoj de iliaj domoj ankaŭ estas pintaj kaj iliaj randoj estas turnitaj supren
al vi venos nacioj de la randoj de la tero
la domo pleniĝis de rando ĝis rando
troviĝi ĉe la rando de senfundaĵo , de la morto
sidi ĉe la rando de eksiĝo
ruĝrandaj palpebroj
taso ĝisrande plena
ricevis tutan buŝelon da mono, superrande plenegan
randorefalde kudri
draprandaĵoj ĉirkaŭ la pordo gardis kontraŭ ĉiu trablovo
la malsupra rando de la tuniko
faru maŝojn el blua teksaĵo sur la rando de unu tapiŝo, sur la rando de la kuniĝo, kaj tiel same faru sur la rando de la ekstrema tapiŝo, sur la dua rando de kuniĝo
prenu iom el ĝia sango kaj metu sur la malsupran randon de la dekstra orelo
ne rikoltu ĉion ĝis la rando de via kampo
ili haltis tendare en Etam, kiu estas ĉe la rando de la dezerto
de unu rando de la ĉielo ĝis la alia rando
la ĉielrandon lekas blankaj ondoj
la rando de la akvo
li kaptis lin je la rando de lia vesto, kaj ĝi disŝiriĝis
laŭdu belecon de l' maro, sed ĉe rando de arbaro
klinrando de spegulo, de ĉizilo
-
a. (de geometria figuro) La kunaĵo de ĉiuj punktoj (se paroli pri linio), de ĉiuj linioj (se paroli pri surfaco) aŭ de ĉiuj surfacoj (se paroli pri solido), kiuj ĝin randas.
la du randoj de segmento
la rando de sfero estas sfera surfaco
ebeno ne havas randon
la rando de plurlatero konsistas el ĝiaj lateroj
b. (de intervalo) La du reeloj, kiuj ĝin difinas.
c. (de grafea eĝo) Ĉiu el la du verticoj, kiuj ĝin difinas.
komenca rando, fina rando de eĝo de orientita grafeo
ĉ. (de difinita integralo) Ĉiu el la randoj de la intervalo, sur kiu oni prenas la integralon.
d. None
e. (de subaro A en topologia spaco) Aro de la punktoj en A, kiuj apartenas nek al ĝia malfermaĵo, nek al la malfermaĵo de ĝia komplemento; simb. ∂A.
el la difino sekvas, ke la rando estas la komunaĵo de la fermaĵo de A kaj de tiu de ĝia komplemento
la ĉirkaŭaĵo de ĉiu punkto en la rando de A enhavas kaj punktojn de A, kaj punktojn de ĝia komplemento
en topologio, rando de subaro S de topologia spaco X estas aro de punktoj kiuj povas esti aliritaj ambaŭ de S kaj de ekstere de S
En aliaj lingvoj
- La angla: edge
- La ĉeĥa: kraj, okraj, pokraj, tex. okolek
- La franca: bord, contour, lisière, pourtour
- La germana: Rand
- La hispana: borde, orilla
- La hungara: szél, perem
- La kataluna: vora
- La nederlanda: rand, kant
- La okcitana: bòrd
- La portugala: borda, beira, margem, extremidade, aba
- La rusa: край, кромка
- La slovaka: integračná hranica
- a. La angla: boundary, end, end-point
- La franca: bord (d'une surface), frontière (d'une figure), extrémité (d'un segment)
- La germana: Rand, Endpunkt
- La hungara: határ (alakzaté)
- La pola: brzeg (figury), koniec (odcinka)
- La rusa: граница (геом. фигуры), край (геом. фигуры)
- b. La angla: end (of an interval)
- La franca: extrémité (d'un intervalle)
- La germana: Endpunkt, Intervallgrenze
- La hungara: végpont (intervallumé)
- La pola: koniec (przedziału)
- La rusa: крайняя точка (интервала)
- c. La angla: end-point
- La franca: extrémité (d'une arête de graphe)
- La germana: Endpunkt
- La pola: koniec (krawędzi grafu)
- La rusa: граничная точка (ребра графа)
- ĉ. La angla: limit (of integration)
- La franca: borne (d'intégration)
- La germana: Integrationsgrenze
- La hungara: határ (integrálé)
- La pola: granica (całkowania)
- La rusa: предел (интегрирования)
- d. La angla: frontier, boundary
- La franca: frontière (math.)
- La germana: Begrenzung, Rand
- La hungara: határ (matematikai)
- La pola: brzeg (zbioru)
- La rusa: граница (мат.)