Vorto: randa

  1. Situanta ĉe la rando de io.

    • Saul estis en la randa parto de Gibea

    • etendiĝas la vasta palatinata arbaro, ĝia plej randa parto – tuj ĉe la franca-alzaca landlimo kaj tuj apud la rejna ebenaĵo – allogas turistojn per la slogano «Palatinata rokolando”

    • hidrometeologio – esploro de la akvocirkulado en la atmosfero, kiel randa fako al hidrologio

  2. (parolante pri punkto x en topologia spaco, rilate al subaro A) Tia, ke ĝi apartenas al la rando de A.

    • randa punkto estas interna punkto nek de A, nek de ĝia komplemento

En aliaj lingvoj

    • La ĉeĥa: hraniční, krajní, okrajový (bod)
    • La hungara: szélső, határ-
    • La rusa: крайний
    • La slovaka: hraničný, krajný, okrajový
    • La angla: frontier (point), boundary (point)
    • La franca: (point) frontière
    • La germana: Begrenzungs-(punkt), Rand-(punkt)
    • La hungara: határ-, vég-
    • La pola: (punkt) brzegowy
    • La rusa: граничная (точка)