Vorto: ramno

  1. Arbusto aŭ arbeto multspecia, mondvaste trovebla, ofte kun dornoj, simplaj segilrandaj folioj, malgrandaj verde-blankaj aŭ flavetaj floroj kun po kvar aŭ kvin stamenoj, korolaj kaj kalikaj folioj, berosimilaj drupoj enhavantaj flavan kolorilon kaj kies kernoj estas disvastigataj de birdoj; genro el la familio ramnacoj (Rhamnus).

    • la ramno kreskas en modera kaj subtropika klimato en Norda Hemisfero, sed ankaŭ troveblas en kelkaj lokoj de Suda Hemisfero en Afriko kaj Suda Ameriko, kelkaj ramnoj estas invadaj specioj ekster siaj naturaj arealoj

En aliaj lingvoj

    • La belorusa: крушына
    • La ĉeĥa: řešetlák počistivý
    • La franca: nerprun
    • La germana: Kreuzdorn
    • La hungara: benge
    • La nederlanda: rhamnus
    • La portugala: ramnale
    • La rusa: крушина
    • La slovaka: rešetliak prečisťujúci