Vorto: rajto
-
Povo, pravigita de leĝo aŭ moro, nepre fari ion aŭ postuli ion de aliuloj.
nur la devoj estas la fundamento de la rajtoj
havi la rajton de voĉdonado
ĉiu, kiun oni kondamnis al la morto, havas la rajton paroli antaŭ sia fino
sur la danan tronon mi havas rajtojn
ni havas plenan rajton uzi
ĉiu homo havas plenan naturan kaj nedisputeblan rajton paroli, kian lingvon aŭ dialekton li volas, kaj konfesi, kian religion li volas
kiu havas forton, havas rajton
defendi siajn rajtojn
perdi siajn politikajn rajtojn
Ligo pri la homaj rajtoj
rajto de sindefendo
rajto de aŭtoreco
En aliaj lingvoj
- La angla: right
- La belorusa: права
- La ĉeĥa: oprávnění, právo, právo (na něco)
- La franca: droit (juridique)
- La germana: Recht
- La hebrea: זכות
- La hispana: derecho (jurídico)
- La hungara: jog (jogosultság)
- La kataluna: dret
- La nederlanda: recht
- La pola: prawo
- La portugala: direito
- La rusa: право
- La slovaka: právo
- Tokipono: ken